Vivo de Zamenhof

Vivo de Zamenhof

By (author) 

List price: US$9.48

Currently unavailable

We can notify you when this item is back in stock

Add to wishlist

AbeBooks may have this title (opens in new window).

Try AbeBooks

Description

Excerpt: ...Same preskaŭ ĉiuj dek du punktoj de l' broŝuro povas celi du efikojn. Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon. Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn. En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso -io al ĉefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus: ." . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio...show more

Product details

  • Paperback
  • 189 x 246 x 2mm | 68g
  • Rarebooksclub.com
  • Esperanto
  • Illustrations, black and white
  • 123671704X
  • 9781236717047